La Smeralda Urbo de Oz - Baum Lyman Frank - Страница 28
- Предыдущая
- 28/43
- Следующая
“Jocjo estas iomete malfresa, ”diris S-ro Bulko, dum ili foriris; “sed li estas bone konata kaj neniam mishumora.
Mi nun gvidos vin renkonti kelkajn el miaj propraj parencoj. ”
Ili vizitis la Sukerbulkojn, la Ribobulkojn kaj la Hispanajn Bulkojn —ci tiuj havis vere fremdan aspekton.
Post tio ili vidis la Francajn Panojn, kiuj estis tre gentilaj al ili, kaj mallonge vizitis la Parker H. Bulkojn, kiuj estis iom arogantaj.
“Sed ne tiom vantaj kiom la Sukeraj Miksbulkoj, ” deklaris S-ro Bulko, “kiujn mi vere ne povas toleri. Mi ne volas esti suspektema au skandalema, sed kelkfoje mi opinias ke la Miksbulkoj enhavas tro da bakpulvoro. ”
Guste tiam timiga krio audigis, kaj Doroteo haste turnis sin kaj trovis scenon de granda ekscitigo nelonge for sur la sama strato. Oni grupigis cirkau Toto kaj jetis kontrau lin cion troveblan. Ili jetis kontrau la hundeton malmolajn biskvitojn, kaj ec meblojn kiuj estis durbakitaj kaj su ?ce bonaj jetajoj.
Toto hurletis dum la aro da bakajoj tra ?s lin; sed li staris senmove, kun la kapo klinita kaj la vosto inter la kruroj, gis Doroteo alkuris kaj demandis kio genas.
“Kio genas! ”kriis sekala bulko indigne, “ho, tiu ?besto mangis tri el niaj karaj Patkringoj, kaj ankorau nun glutas Salan Biskviton! ”
“Ho Toto! Kial vi audacas? ”kriis Doroteo tre malfelice.
La buso de Toto estis plena pro liaj salaj viktimoj, do li nur bojetis kaj svingis la voston. Sed Vilcinjo, kiu estis ?uginta al la supro de biskvita domo por esti en sekura loko, kriis:
“Li ne kulpas, Doroteo; la Kringoj de ?is lin mangi ilin. ”
“Jes, kaj vi elbekis la okulojn de Sekvinbera Bulketo — unu el niaj plej respektindaj civitanoj! ”kriis pana pudingo, svingante sian pugnon kontrau la Flava Kokino.
“Kio? Kio? ”lamentis S-ro C. Bulko, kiu jam atingis ilin. “Ho, kia misfortuno —kia terura misfortuno! ”
“Sed atentu, ”diris Doroteo, ?rme dezirante defendi siajn bestamikojn, “sajnas al mi ke ni vere bone traktis vin, kvankam vi estas mangeblaj kaj naturaj mangajoj por ni. Mi estis afabla al vi, kaj mangis viajn malnovajn carumojn kaj pianojn kaj rubajojn, kaj tute ne plendis.
Sed vi ne rajtas supozi ke Toto kaj Vilcinjo akceptos malsati en vilago plenplena de bongustaj mangajoj, car ili ne povas kompreni vian avaremon kiel mi. ”
“Vi devas tuj foriri! ”diris S-ro Bulko severe.
“Kaj kion se ni rifuzos? ”demandis Doroteo, nun tre provokita.
“Tiuokaze, ”diris li, “ni metos vin en la grandajn bakfornojn kie ni farigis kaj bakos vin. ”
Doroteo cirkaurigardis kaj vidis minacajn esprimojn sur cies vizago. Si ne rimarkis fornojn en la vilago, tamen eble ili trovigas, car kelkaj el la logantoj aspektas tre fresaj. Do si decidis foriri, kaj vokinte al Toto kaj Vilcinjo ke ili sekvu sin si marsis lau la strato laueble digne, kvankam sin sekvis la malhuraoj kaj ?krioj de la bulkoj kaj biskvitoj kaj aliaj bakajoj.
- Предыдущая
- 28/43
- Следующая